dragonfly: The dreamwidth sheep with a green esperanto star on the body (esperanto)
Dragonfly ([personal profile] dragonfly) wrote in [community profile] esperanto2015-07-02 07:23 pm

Petition for a top-level .eo domain

https://www.change.org/p/icann-add-a-eo-top-level-domain-for-the-esperanto-community?recruiter=334904671&utm_source=share_petition&utm_medium=copylink

Esperanto estas lingvo sen lando sed ne sen komunumo. Fakte, la Esperantistaro estas granda, internacia, aktiva kaj kreskanta, kaj la interreto subtenas tion ĉi fundamente.

Miloj da homoj uzas Esperantajn retejojn por lerni la lingvon, por aranĝi kunvenojn, por disigi ideojn, por aŭskulti muzikon kaj retradiajn kanalojn, por naciaj kaj internaciaj organizaĵoj, kaj multe pli.

Sed malkiel aliaj lingvaj komunumoj, ne estas ĝenerala domajno de plej alta nivelo ("top-level domain", TLD, angle) por la Esperantistaro. En la kunteksto de la lasta plivastiĝo de la amplekso de la TLD-oj, la Esperantistaro meritas sian propran TLD-on. Tiu ĉi permesus al retejoj pri/en Esperanto esti klare identiĝebla per siajn TTT-adresojn.

Ni, la subskribintoj, petas al ICANN ke ili konsideru tiun peton kaj aldonu supronivelan domajnon por Esperanto: .eo.

https://www.change.org/p/icann-add-a-eo-top-level-domain-for-the-esperanto-community?recruiter=334904671&utm_source=share_petition&utm_medium=copylink